Heroldo de Esperanto: aperis la 16a numero 2006

HeKo 318 9-B, 22 dec 06
La antaŭlasta numero de “Heroldo de Esperanto” en la jaro 2006 atingis la abonantaron. En la unua paĝo, la ĉefartikolo (de Giorgio Silfer) estas dediĉita al la bulgara aktoro kaj reĝisoro Teo Jurukov, forpasinta fine de novembro. La frunta artikolo prezentas la projektojn de la Esperanta Civito por Afriko en 2007, fare de Chamberline Nguefack, Vickonsulino pri la Tria Mondo.

Konsula saluto

HeKo 318 8-C, 21 dec 06

Kiel eliranta respektive eniranta Konsuloj de la Esperanta Civito, ni elkore dankas la esperantan popolon pro la konfido kaj aprezo esprimitaj okaze de la ĵusa baloto. Duan, aparte varman dankon ni rezervas al kiuj (skrutiniantoj kaj Registrostabanoj) garantiis la regulecon de la baloto.

Verda lavango en la nigra Afriko

HeKo 318 7-C, 20 dec 06

Ĝis la alveno de la lasta balotprotokolo (el Burundio) la Blanka Listo montris surprize bonan reziston, tiel ke ĝi povis esperi tri senatajn postenojn. La rezulto lavange favora al la Verda Listo en Buĵumburo portis la “Novan Maldekstron” atingi du trionojn de la esprimitaj voĉoj.

Elektita la nova Senato

HeKo 318 6-C, 19 dec 06

BALOTPROTOKOLO, 15 decembro 2006

Balotejoj: Angulemo, Buĵumburo, Ĉaŭdefono, Karakaso, Lomeo, Milano, Razgrado, Roterdamo, Varsovio.

Voĉrajtaj: 266 (ducent sesdek ses) / Balotis: 163 (cent sesdek tri) = 61,27%

Voĉoj validaj: 159 (cent kvindek nau, el kiuj sindetenaj: 6 / ses = 3,7%) / Nevalidaj: 4 (kvar) = 2,45%

Pli ol 50% partoprenis en la elektoj

HeKo 318 3-C, 15 dec 06

En naŭ urboj estas okazanta la skrutinio por la Senato de la Esperanta Civito: Angulemo, Buĵumburo, Ĉaŭdefono, Karakaso, Lomeo, Milano, Razgrado, Roterdamo, Varsovio.

Laŭ la indikoj alfluantaj el la unuaj tri balotejoj finintaj la skrutinion, pli ol 54% de la voĉrajtaj enskribitoj partoprenis en la elektoj: por Esperantio (sed ne nur) temas pri alta procento.

Fiaskis la kampanjo ĉe Pola Radio

HeKo 317 9-A, 12 dec 06

“La engaĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj unuavice de ĝia prezidanto estis bedaŭrinde senefika. Bedaŭrinde ĉar: a) la radioelsendoj en esperanto, en sia nuna formo, ĉesos meze de decembro; b) la fiasko pruvas, ke UEA kapablas influi la eksteran mondon nek por atingi la Finan Venkon nek por gardi la jam konkeritajn poziciojn, eĉ por siaj geamikoj.

Bela reklama atingo ĉe MIGROS

HeKo 317 8-B, 11 dec 06

MIGROS estas la plej grava ĉeno de grandaj magazenoj en Svislando. Tiu ĉi federacio de kooperativoj, kies nomo franclingve signifas “duongroce”, havas kelkajn apartajn trajtojn: ekzemple ĝi ne vendas alkoholaĵojn kaj ĝi financas kulturan aktivecon per fiksa  procento de siaj profitoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.