Afrikano pri "Afero de espero"
“Afero de espero” estas 86-paĝa konciza historio de la esperanto-movado en Afriko, laŭ subtitolo de la aŭtorino, Heidi Goes el Nederlando. Ni aperigas ĉi-sube parton de la recenzo, verkita de afrika esperantologo, por periodaĵoj de LF-koop. La recenzo estas grava kontribuo al la historiografio pri la afrika Esperantio.