Mireille Grosjean atakas la Marseljezon
La eŭropa futbalturniro startis, la stadionoj en Svislando kaj Aŭstrio pleniĝas per zelotoj, teamoj kaj teknikaj staboj kantantaj siajn naciajn himnojn. En tiu koncerto, kie ĉiuj laŭtas sed ne ĉiu laŭtonas, la plej forta kakofonio povus veni el Mireille Grosjean.* Ĉi tiu novkastelanino volas liveri plendon kontraŭ la franca himno.