Parlamenta sesio en Svislando
La lasta parlamenta sesio en la unua mandato de la Civita Senato estos formale kunvokita post kelkaj tagoj fare de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kiu dissendos la tagordon al ĉiuj parlamentanoj.
La lasta parlamenta sesio en la unua mandato de la Civita Senato estos formale kunvokita post kelkaj tagoj fare de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kiu dissendos la tagordon al ĉiuj parlamentanoj.
La ĉi-jara Stipendio Ivo Lapenna estis asignita al du intelektuloj kiuj havas la esperantan civitanecon: Perla Martinelli (Ŝtata Universitato de Ĝenovo) kaj Aleksandr Meljnikov (Ŝtata Pedagogia Universitato de Rostov-ĉe-Don). Ili ricevis la premion pro disertacioj pri temo esperantologia-interlingvistika.
Ĉiam en la aktualeco la oka numero de Heroldo de Esperanto en 2006, aperanta kun regula trisemajna kadenco. La unua paĝo enfokusigas la demandon pri la financindo de projektoj en Esperantio, kun analizoj kaj informoj pri “Indiĝenaj Dialogoj” (kiu kaŭzis al UEA perdon de pli ol 17.000 euroj), pri Internacia Televido (kiu ĝis nun elsuĉis eble 25.000 eŭrojn) kaj alio.
Apud la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Duonluno ekde nun — sur blanka fono ruĝa rombo estos simbolo la Ruĝa Kristalo, la tria simbolo de la Internacia Ruĝa Kruco.
Milito de ĉiu kontraŭ ĉiu inter “Esperanto”-Radikala Asocio, UEA/Corsetti kaj la skandalema “Libera Folio”. Ĉu nun Esperantio havas sian bermudan triangulon? Almenaŭ tion oni komprenas el la lasta gazetara komuniko de ERA (subskribita de Giorgio Pagano).
Dum la Somera Universitato pri Mondialismo 23-28 julio 2006 en Ĉaŭdefono okazos la fonda asembleo de la asocio “Mondfederistoj de Esperantio”, kiu petos la aliĝon al la Mondfederisma Movado, kiel observanto. Probable la unua formala ĉeesto de la nova asocio plenumiĝos en augusto 2007, dum la internacia kongreso de la mondfederistoj, kunvokita al Svislando.
Esperanta PEN-Centro havos sian ordinaran Asembleon en Chaudefono, ĵaŭdon la 20an de julio 2006 ekde 14h00, ĉe la Esperanto-Domo.
La Asembleo pritraktos la sekvan tagordon: 1) Raportoj de la Komitato. 2) Diskuto kaj aprobo pri la raportoj. 3) Regularo de la literatura PEN-premio (eksa Verko de la Jaro). 4) Europa PEN-Konferenco 2008. 5) Diversaj kaj eventualaj.
Anjo Amika du fojojn kantis kun la ensemblo Turmix, 6 kaj 13 majo 2006 en Budapeŝto, kun granda sukceso. La du aranĝoj estis bankedoj. La unua estis “Balo Jes”, en la distrikto Újpest; la dua estis aranĝo okaze de la 15a datreveno de la entrepreno Oriflame, en la distrikto Pasarét.
La projekto “Indiĝenaj Dialogoj” kaŭzis al UEA la netan perdon de 17.151 eŭroj. En junio 2000 la granda sumo estis pruntita de Roterdamo al ges-roj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge (kiuj intertempe disiĝis), gvidantoj de la privata lingvoinstituto Narwal (Wassenaar, Nederlando).
De la 17a ĝis la 29a de julio okazos esperanto-kursaro en Instituto Zamenhof, Lomeo. Estos kursoj por komencantoj, por progresantoj kaj ankaŭ seminario por kursgvidantoj.
El Svedio venis la informo ke la Skandinava Esperantologia Semajno, programita por la 26a-30a de junio 2006 ĉe Esperanto-Gaarden, ne okazos. Konsekvence ankaŭ la instruisto, c-ano Giorgio Silfer, nuligis sian viziton en Skandinavio.