Heroldo de Esperanto 7/2006: unua paĝo
Kvar novaĵoj okupas la ĉefan temlinion de Heroldo de Esperanto 7/2006 (13 maj — 2 jun 06): ĉefartikolo de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, okaze de la kvina datreveno de la promulgo de la Konstitucio de la Esperanta Civito (HeKo 300 1-C); informo pri la inaŭguro de la unua monumento al Karol Wojtila fare de esperantistoj, en Italio; reflektoro al la “monstra” rokbando Lordi, kie ludas eksulino de la esperanta ensemblo Dolchamar; raporto el la PEN-mondkongreso en Berlino.