La Konsulo kunvokis la unuan parlamentan sesion
La eliranta Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, oficiale kunvokis la unuan parlamentan sesion de la nova mandato 2007-2011, per kiu li transdonos la prezidon de la Esperanta Civito al la ĉefkandidato de la Verda Listo, gajninta en la baloto por la Senato, c-ano Giorgio Silfer.