Heroldo de Esperanto raportos pri kongresoj
La populara informa gazeto Heroldo de Esperanto ĉeestos per propraj korespondantoj gravajn eventojn de la kongresa sezono.
La populara informa gazeto Heroldo de Esperanto ĉeestos per propraj korespondantoj gravajn eventojn de la kongresa sezono.
La Esperanta Civito sukcesas kunvenigi unuafoje la gvidantojn de la diversaj animoj de la mondialismo. Fakte la prezidantoj de la du ĉefaj branĉoj de la mondialismo partoprenos en la Somera Universitato pri Mondialismo, surloke organizita de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 23-28 julio 2006.
Post ok sukcesaj konkursoj (ekde 1998) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la naŭa Internacia Fotokonkurso. En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15X20 cm.
Gbeglo Koffi ĉiam mencias du agadojn: Afrika Agado de Hans Bakker kaj Agado de UEA en Afriko.
La premiero de muzikalo-opero pri la vivo de Patrino Tereza el Kalkuto okazis 29 junio 2006, sed pro subita pluvego la reĝisoro haltigis la prezenton. Hodiaŭ ni denove povis iri al la placo Bakáts (IX distrikto de Budapeŝto), kie situas katolika preĝejo. Antaŭ la preĝejo granda placo, kun la podio kaj la sidlokoj al subĉielaj kulturaj programeroj.
“Verki en senpaca mondo”, la prelego de Günter Grass prezentita dum la 72a Mondkongreso de PEN-Klubo Internacia en Berlino antaŭ unu monato, trovas dignan lokon en la junia numero 221 de Literatura Foiro, kie oni omaghas ankaŭ la dek-jariĝon de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (subskribita ankaŭ de la Esperanta PEN-Ce
La lasta parlamenta sesio en la unua mandato de la Civita Senato estos formale kunvokita post kelkaj tagoj fare de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kiu dissendos la tagordon al ĉiuj parlamentanoj.
La ĉi-jara Stipendio Ivo Lapenna estis asignita al du intelektuloj kiuj havas la esperantan civitanecon: Perla Martinelli (Ŝtata Universitato de Ĝenovo) kaj Aleksandr Meljnikov (Ŝtata Pedagogia Universitato de Rostov-ĉe-Don). Ili ricevis la premion pro disertacioj pri temo esperantologia-interlingvistika.
Ĉiam en la aktualeco la oka numero de Heroldo de Esperanto en 2006, aperanta kun regula trisemajna kadenco. La unua paĝo enfokusigas la demandon pri la financindo de projektoj en Esperantio, kun analizoj kaj informoj pri “Indiĝenaj Dialogoj” (kiu kaŭzis al UEA perdon de pli ol 17.000 euroj), pri Internacia Televido (kiu ĝis nun elsuĉis eble 25.000 eŭrojn) kaj alio.
Apud la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Duonluno ekde nun — sur blanka fono ruĝa rombo estos simbolo la Ruĝa Kristalo, la tria simbolo de la Internacia Ruĝa Kruco.