De kia pupitro venas la prediko!

HeKo 306 1-C, 13 jul 06

La direktoro de la portalo “Ĝangalo” Flávio Rebello publike deklaris 26 junio 2006: “Ĉu vere organizaĵo granda, tradicia kaj ampleksa kiel UEA sentas sin premata de 50 personoj, kiuj provas ludi, eĉ se seriozmiene, “mian lingvon, mian patrion”? Ĉu vere ni, esperantistoj, estas idiotaj personoj, kiuj ripetas ĉiam siajn erarojn?

Premiero de "Krio por amo", pri Patrino Tereza

HeKo 305 1-A, 02 jul 06

La premiero de muzikalo-opero pri la vivo de Patrino Tereza el Kalkuto okazis 29 junio 2006, sed pro subita pluvego la reĝisoro haltigis la prezenton. Hodiaŭ ni denove povis iri al la placo Bakáts (IX distrikto de Budapeŝto), kie situas katolika preĝejo. Antaŭ la preĝejo granda placo, kun la podio kaj la sidlokoj al subĉielaj kulturaj programeroj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.