decembro 2006

Telematika paralizo en UEA

HeKo 316 9-A, 1 dec 06

Malgraŭ admonoj de diversaj flankoj, inkluzive de siaj membroj, UEA konservis kaj eĉ kreskigis la nombron da diskutlistoj ĉe Yahoo. La admonojn motivis la indigno pro la konduto de Yahoo en totalismaj landoj, kiu helpas la reĝimojn persekuti disidentojn, tiel malhelpante interalie la lingvan kaj kulturan diversecon, kiu ŝajnas grava por la nuna UEA.

Esperantisto politologo intervjuita en "Trud"

HeKo HdE 317 1-A, 2 dec 06

La plej legata ĉiutaga gazeto en Bulgario, “Trud”, kies eldonkvanto estas la plej granda en la lando, hodiaŭ aperigis tutpaĝan intervjuon de Mariela Baleva kun d-ro Giorgio Silfer. Mariela Baleva estas unu el la plej popularaj ĵurnalistinoj en Bulgario, kies artikoloj, komentarioj kaj intervjuoj ofte instigas viglajn diskutojn en la amaskomunikiloj kaj en la socio tie.

Forpasis la eminenta Teo Jurukov

HeKo 317 2-B, 4 dec 06

La 28an de novembro mortis Teo Jurukov, aktoro kaj reĝisoro bulgare kaj esperante. Lia alta, minca figuro, iom donkiĥota, lin karakterizis sur la scenejo, kie li impresis kaj komike kaj elegante, kun trafa adapto al diversaj roloj. Lia voĉo estis same karakteriza kiel lia figuro: basa sed potenca, gardanta certan hieratikon eĉ en la komikaj roloj.

Vera Jordan forpasis

HeKo 317 4-A, 6 dec 06

Vera Jordan naskiĝis en Rio de Janeiro la 11an de Decembro 1948. Profesie ŝtata instruistino. Ŝi esperantistiĝis en 2002 kaj membriĝis al Kultura Kooperativo de Esperantistoj en januaro 2003. Ŝi aktive partoprenis en preskaŭ ĉiuj Festoj de la Datrevenantoj de KKE kiel kantistino kaj ankaŭ prezentiĝis en pluraj E-eventoj.

La Civito en la najroba MSF

HeKo 317 5-C, 6 dec 06

Pri naŭ ĝeneralaj celoj estos organizataj la aktivecoj de la partoprenantoj en la Monda Socia Forumo (Najrobo 20-25 januaro 2006):

1. Konstruado de mondo de paco, justeco, etiko kaj respekto pri la diversaj spiritecoj.
2. Liberigo de la mondo el la regado de la multnacia kaj financa kapitalo.

Bela reklama atingo ĉe MIGROS

HeKo 317 8-B, 11 dec 06

MIGROS estas la plej grava ĉeno de grandaj magazenoj en Svislando. Tiu ĉi federacio de kooperativoj, kies nomo franclingve signifas “duongroce”, havas kelkajn apartajn trajtojn: ekzemple ĝi ne vendas alkoholaĵojn kaj ĝi financas kulturan aktivecon per fiksa  procento de siaj profitoj.

Fiaskis la kampanjo ĉe Pola Radio

HeKo 317 9-A, 12 dec 06

“La engaĝo de Universala Esperanto-Asocio kaj unuavice de ĝia prezidanto estis bedaŭrinde senefika. Bedaŭrinde ĉar: a) la radioelsendoj en esperanto, en sia nuna formo, ĉesos meze de decembro; b) la fiasko pruvas, ke UEA kapablas influi la eksteran mondon nek por atingi la Finan Venkon nek por gardi la jam konkeritajn poziciojn, eĉ por siaj geamikoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.