aŭgusto 2007

EEU kongresos pli ofte

HeKo 335 5-A, 31 jul 07

Ekde nun ĉiun duan jaron okazos la Eŭropa Esperanto-Kongreso, kaj venontfoje en Herzberg (Germanio), la sola urbo kiu invitis (kvankam neniu hercbergano ĉeestas en Mariburgo). Jen la plej grava decido de la Asembleo de EEU, konsistanta el la delegitoj de la landaj asocioj.

Teatro Espero aĝas kvaronan jarcenton

HeKo 335 6-B, 1 aug 07

Neimageble… tamen vere! Unupersona esperanto-teatro “Espero” de c-ano Jerzy Fornal en Varsovio funkcias jam 25 jarojn. Dum tiu periodo TEV prezentis 17 monodramojn en Pollando, kie ĝi fondiĝis en 1982, sed ankaŭ vaste en la mondo: pluraj landoj de Eŭropo, Argentino, Brazilo, Israelo, Japanio kaj Sovetio; ludinte dum kongresoj, konferencoj kaj en klubejoj.

Kursoj en Togolando

HeKo 335 7-B, 2 aug 07

De la 23a ĝis la 28a de julio 2007 okazis kursoj en Instituto Zamenhof (Lomeo, Togolando). Ilin organizis TIETo kaj UTE por altigi lingvonivelojn de esperantistoj kaj ankaŭ por baki novajn esperantistojn.

Estis tri niveloj:
- Unua: pli ol 26 komencantoj lernis per la Zagreba Metodo.

Azia UK sen afrika reprezento

HeKo 335 9-A, 5 aug 07

Hodiaŭ la inaŭgura solenaĵo de la Universala Kongreso okazis kun la vicurbestro de Jokohamo, la ambasadoro de Kroatio, la vicambasadoro de Israelo, diplomato el Bulgario, konsulo el Svislando kaj vickonsulo el Brazilo. Salutis kvindeko da landaj reprezentantoj. Miguel Faria salutis nome de Portugalio kaj de Angolo. Krom tiu neniu afrika lando estas reprezentita.

Bizaraj respondoj en la UEA-Komitato

HeKo 336 2-A, 7 aug 07


En la UEA-Komitato kunsidanta en Jokohamo d-ro Ulrich Lins metis demandon pri la agadraporto aperinta en la junia numero de “Esperanto”. Prezidanto Corsetti respondis ke temas pri agadraporto de la movado entute sed ne speciale de UEA. Iu komentariis en la publiko: “Ni jam sciis ke UEA rajtas fari nenion kondiĉe ke aliaj laboru…”

Landaj asocioj en la celilo

HeKo 336 4-A, 10 aug 07

Hodiaŭ dum la lasta komitatkunveno de UEA en Jokohamo Kataluna Esperanto-Asocio finfine eniris la statute plej gravan instancon de la Asocio: s-ro Josep Franquesa Solé estis elektita kiel komitatano C. La enigo de la KEA-prezidanto estis motivita per la fakto ke “necesas reprezentanto de UEA ĉe la komisiono pri lingvoj de Unesko, kies sidejo estas en Barcelono”.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.