Disertacio pri Amikejo kaj la Esperanta Civito
La Esperanta Civito estas pristudita fare de Viktoria Lambers, studentino ĉe la Libera Universitato de Bruselo, en disertacio liverita al la departemento de sociaj sciencoj la pasintan aŭguston. La temo de la (franclingva) disertacio estas: “La lingvo kiel faktoro de identeco kaj ĝia interagado kun la politiko: la kazo de la esperantista komunumo de La Calamine”.