januaro 2010

Tuja helpo en Haitio

HeKo 418 5-A, 14 jan 10

Grandega tertremo frapis la ĉefurbon de Haitio. Taĉmento de Internacia Urĝa Agado kun ses hundestroj kaj taŭga materialo staras nun en Kolombio, preta por interveni. La klopodoj por havigi la vizojn estas okazantaj.

Civilserva projekto en Togolando

HeKo 418 8-B, 15 jan 10

Civita projekto kunlabore kun la Internacia Civila Servo movas sian unuan paŝon en Togolando, post kvarjara atendo. Temas pri la ordigo kaj modernigo de la areo ĉirkaŭ la lernejo “Institut Zamenhof”, kiu apartenas al la paktinta establo TIETo en Lomeo. Oni rimarku la diferencon inter “civita” kaj “civila”.

Ni, mondlokaj civitanoj...

HeKo 419 5-A, 20 jan 10

Estas okazanta en Baro (ĉefurbo de Apulio, tio estas la kalkanumo kaj la ergoto de la itala duoninsulo) internacia junulara kongreso organizita de la itala Ministerio pri Junularo: la partoprenantoj venas el naŭdeko da landoj por debati pri la estonteco de la mondo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.