Finance pozitiva 2009 en KCE
Pozitiva saldo de la spezkalkulo 2009 de Kultura Centro Esperantista, malgraŭ la negativa efiko de la ekonomia krizo, sentebla ankaŭ en Svislando. Tio kaŭzis ŝanĝon en la strukturo de la enspezado, kompare kun 2008.
Pozitiva saldo de la spezkalkulo 2009 de Kultura Centro Esperantista, malgraŭ la negativa efiko de la ekonomia krizo, sentebla ankaŭ en Svislando. Tio kaŭzis ŝanĝon en la strukturo de la enspezado, kompare kun 2008.
La agendo de la oficiala vizito en Burundio de la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, registris dum la lastaj tagoj tre gravajn rendevuojn kun la aŭtoritatoj.
La unua Junulara E-Semajno (kombino de la tradicia Internacia Seminario en Germanio kaj de la ĉi-jarcenta AS en Pollando) pasis en Zakopane ĉe la jarŝanĝo. Laŭ la atesto de Johannes Müller, temis pri duone plena glaso. Sur unu pesiltaso kuŝas pozitivaj rimarkoj, sur alia negativaj.
Kvankam danke al Jorge Camacho (kies kalumniaj pamfletoj kontraŭ la raŭmistoj ekvivalentas en Esperantio, laŭ socia kaj politika funkcio, al la falsaj “Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono” kontraŭ la hebreoj antaŭ jarcento en Eŭropo) kelkaj hispanoj plu avanas laŭ tedeco, laŭ stulteco ilin superis blogisto (prefere: blagisto) el Svedio, kies pseŭdonimon ni paŭsu al
Malgraŭ malfacilaĵo kaŭzita ĉefe de financa premo, la verda lingvo daŭre verdas en Niĝerio. Pasintjare la Komitato de Esperanto-Federacio En Niĝerio decidis en Owerri, ke la venontan komitatkunvenon gastigos la klubo en Ibadan aŭ alia en Lagos, sed tio ne realiĝis.
Prof. d-ro Carlo Minnaja estas la plej eminenta fakulo pri la vivo kaj verkaro de Ivo Lapenna. Kultura Centro Esperantista invitis lin al semajnfina prelegaro en Svislando, aprilo 2003. Universala Esperanto-Asocio konfidis al li la ĉefan prelegon okaze de sia lasta tago kun nefermitaj pordoj.
Mi ne havas la esperantan civitanecon, kaj ne scias ĉu mi iam petos ĝin. Mi ankaŭ estas membro de neniu supernacia esperanto-movado: UEA, SAT ktp. Tamen mi abonas gazetojn, legas kaj korespondas, eĉ vizitis UKon kaj SAT-kongreson. Konklude: mi taksas min sufiĉe informita kaj samtempe sufiĉe neŭtrala.
Fine venis oficiala komuniko de Internacia Esperanto-Instituto en Hago pri la kazo Atilio Orellana. Ĝi tekstas jene:
Dek kvar landoj formas la novan “Akson de l” Malbono”, laŭ iama difino de la usona eksa prezidento Bush. Laŭ la nuna usona administracio, sub la gvido kaj respondeco de prezidento Obama, la plej danĝeraj estas dek du islamaj ŝtatoj, plus unu nur parte islama (Niĝerio), plus unu tute ne islama (Kubo).
Morgaŭ, 14 januaro 2010, la Konsulo reprenos siajn funkciojn post trisemajna foresto. La tuta esperanta popolo estu dankema al la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kiu brile plenumis la konstitucian oficon de anstataŭanto, interalie okaze de grava misio en Afriko.