Sanktoleado por pastro Duilio Magnani
Pastro Duilio Magnani ricevis de sia episkopo la sanktan oleon, nome la sakramenton rezervitan al la katolikaj mortontoj. Li suferas pro nekuracebla kancero apud la ezofago. Li restas pormomente en hospitalo.
Pastro Duilio Magnani ricevis de sia episkopo la sanktan oleon, nome la sakramenton rezervitan al la katolikaj mortontoj. Li suferas pro nekuracebla kancero apud la ezofago. Li restas pormomente en hospitalo.
En la kvara dimanĉo de Karesmo la Evangelio de Sankta Luko raportas pri la parabolo de la malavara filo. Efektive tiu parabolo rakontas pri du filoj kaj ilia komuna patro.
João José Santos, redaktoro de “La Karavelo”, el Portugalio protestas pro la rasisma artikolo de Komitatano Z en “La Ondo de Esperanto”, kies viktimo estas c-ano Koffi Gbeglo. En respondo al Valentin Melnikov, kiu apologias la artikolon, s-ro Santos publike deklaras:
UEA-komitatanoj pli multe interesiĝas pri la “trudvarbado” de sia kolego Koffi Gbeglo, ol pri la rasisma atako de Komitatano Z kontraŭ c-ano Gbeglo mem.
La 3a internacie federala konferenco de la politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto okazos en Alsoörs (Balatona lago, Hungario), 25-27 jun 10.
Neniu pozitiva respondo estas donita al sen. Dieter Rooke, kiu kiel UEA-ano kaj SAT-ano proponis kunigi la kongresojn de la du asocioj, per kolekto de subskriboj dum la lasta UK. La iniciato estis pure privata: neniel kaj neniom ĝi rilatas al la Esperanta Civito (kiu ne havas propran kongreson, sed principe subtenas la aranĝojn de la paktintaj establoj).
Ĉiuj parlamentaj grupoj sin esprimis favore al la leĝopropono pri la Civita banko, kiu transformos Fonduson al Fondumo Pro Esperanto, kadre de la senatokonsulto fermita la 9an de marto. FPEF, antaŭvidita en la Konstitucia Ĉarto, ekzistas de post 2 junio 2004.
Post du semajnoj estos la katolika Pasko, kaj kiel kutime c-ano Gianni Conti organizos la aleston de la esperantistaro ĉe la Sankta Petro en Romo, por aŭskulti la bondeziron en nia lingvo rekte de la papo.
Temas pri unu el la plej vidataj kaj aŭskultataj reklamoj pri esperanto, ekde Pasko 1994.
La marta ekvinokso koincidas kun diversaj Tagoj, kiuj rilatas al monda perspektivo. Ekde 1997 la 21a de marto estas la Tago de la Mondcivitanoj kaj de Monda Unueco, laŭ decido de la Kongreso de la Popoloj. Ekde 1966 ĝi estas la Internacia Tago por la Eliminado de la Rasa Diskriminacio, laŭ decido de Unuiĝintaj Nacioj.
Fine ekmaturas la tempo por la “tempobanko”, unu el la punktoj en la programo de la Verda Listo, jam okaze de la elektoj por la Senato en decembro 2001. Nur hieraŭ tamen, post neformala konsultiĝo kun la Kapitulo la pasintan februaron, sen. Perla Martinelli liveris proponon de rezolucio pri la starigo de nova servo.