La esperanta eŭropismo estas ektoplasmo
Pasis preskaŭ ne rimarkate la Eŭropa Tago, unu el la simboloj de Eŭropa Unio, delonge ekzistanta antaŭ la ekesto de EU mem, memore pri la deklaro de Robert Schuman, 9 majo 1950.
Pasis preskaŭ ne rimarkate la Eŭropa Tago, unu el la simboloj de Eŭropa Unio, delonge ekzistanta antaŭ la ekesto de EU mem, memore pri la deklaro de Robert Schuman, 9 majo 1950.
La Sendependa Ĉina PEN-Centro (SĈPC) forte protestas pro la aresto, kontraŭa al la leĝaj proceduroj de Ĉinio, de la elstara artisto Ai Weiwei kaj aliaj batalantoj por homaj rajtoj kaj petas ĉiujn sociojn de la mondo direkti sian atenton al tiuj ĉi aferoj.
Laŭ la anoncita unua limdato kolektinte pliajn atestojn pri la akuzo kontraŭ c-ino Carmen San-Segundo, la Kortuma aktisto kontaktis ŝin por ricevi ŝian version pri la faktoj.
Laŭ la indikita dua limdato ne ricevinte ajnan komunikon de c-ino San-Segundo, la aktisto notas ke ŝi memvole rezignis pri sia defendorajto dum la prepara fazo de la arbitracio.
La EU-Parlamento (elektita rekte de la popoloj, laŭ proporcia sistemo) konfirmis sian apogon al la kampanjo por la UN-reformo, al kiu aliĝis ankaŭ la Esperanta Civito.
La Verkista Pac-Komitato de PEN Internacia, kunveninte en Bledo (Slovenio) 7 majo 2011, esprimas sian grandan solidarecon al la Japana PEN kaj al la tuta japana popolo, kiu suferas la sekvojn de la katastrofo de Fukuŝimo, same kiel al la rusa kaj ukraina popoloj daŭre suferantaj pro la efikoj de Ĉernobilo.
Grava jura precedento en Argentino, rilate aŭtorajn rajtojn en la reto. Tribunalo monpunis je ducent mil pesoj (ĉ. 35.000 eŭroj) la proprietulojn de la portalo Taringa, pro malrespekto de kopirajtoj. Taringa ebligis la deŝuton de protektataj verkoj, kaj pluraj eldonejoj denuncis ĝin. Ĉi tiu retejo estas unu el la plej popularaj en la mondo inter la hispanlingvaj.
Okaze de la 43a Internacia Verkista Renkonto en Bledo, Slovenio, membroj de 31 PEN-centroj [inkluzive de la Esperanta] faris la sekvan deklaron:
“La 10an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm, la Internacia Informejo por Terminologio. Per tio UEA fariĝis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Aŭstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista havos ordinaran kunvenon 28 majo 2011, sub la prezido de sen. d-ino Perla Martinelli. Krom ŝi en la Komitato membras sen. Dieter Rooke (vicprezidanto), c-ano Daniel Muhlemann (sekretario, sed nominala pro malsaniĝo), s-ino Elisabeth de Mestral (vicsekretario) kaj s-ro Dominique de Mestral.
La abonantaro de “Literatura Foiro” elektis la novelaron “Vizaĝoj”, al kiu kontribuis dudek naŭ aŭtoroj, kiel Verkon de la Jaro 2010. La esperantan PEN-premion do gajnis, unuafoje, kolektiva verko.