Ju pli deficite, des pli regalite...
En iu ne fora tempo la Ruĝa Kruco en Svislando enspezadis pro donacoj kaj legacoj proksimume du milionojn kaj kvincent mil svisajn frankojn jare.
En iu ne fora tempo la Ruĝa Kruco en Svislando enspezadis pro donacoj kaj legacoj proksimume du milionojn kaj kvincent mil svisajn frankojn jare.
La UEA-giĉeto de instituto ITK en Budapeŝto estas organizanta, laŭ la hungara ekzamensistemo, trian “Tutmondan Ekzamentagon” por 17 majo 2014. Laŭ la ĉefa organizantino, d-ino Katalin Kováts, ĝi “estos iom alia ol la unuaj du.
La organo de UEA havas novan redaktoron, elektitan de la nova prezidanto: kion aŭguras la unua numero kaj la intervjuo al la “Esperantisto de la Jaro 2013”? Dume, la Esperanta Civito firmiĝas inter fruktodonaj kontaktoj kaj la kriza kazo Rooke.
Pro ricevita propono, c-ano Giorgio Silfer verkis longan rakonton en la kastilia, en marto 2014 (kun kelkaj frazoj en la andaluza, ĉar la intrigo disvolviĝas en Malago). Neniam antaŭe li verkis hispanlingve, kvankam li doktoriĝis en 1981 ĝuste pri la hispana literaturo.
En la Tago de Ĉiuj Pioniroj, la Dekkvaran de Aprilo, ni honoras la memoron de la forpasinta esperantistaro. Gardi la memoron pri siaj mortintoj estas esenca por popolo vivanta diaspore kaj sen teritoria fikseco. Sed tio bezonas pli ol unu ceremonian tagon jare.
Kultura Centro Esperantista, komisiite de la Esperanta Civito, daŭre kunlaboras en la fakaj studgrupoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Kiel kutime, ankaŭ okaze de la ĵusa Konferenco en Parizo, 8-11 aprilo 2014, KCE estis la sola reprezentanto de esperanto en tiuj studgrupoj. Ĉi-foje partoprenis, nome de KCE, sen. Marie-France Conde Rey.
Ankaŭ Universala Esperanto-Asocio pozicias por Okcidento en la ukrajna krizo, kun jam sangaj bataloj inter ukrainoj kaj rusoj, post la relative trankvila secesio de Krimeo. Tion oni deduktas el iom kontraŭdira deklaro el Roterdamo, fare de s-ro Osmo Buller, direktoro.