Civila Esperanta Servo misios unuafoje en Burundio
La kunordiganto de Civila Esperanta Servo, c-ano Claudiu Doda, vizitos Burundion okaze de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, en la dua duono de decembro 2017. Lin akompanos c-ano Tihomir Lovriĉ, kiu en la teamo de CES plenumis mision en Bosnio la pasintan junion. Tria stabano de CES, c-ano Marek Bamberski, ne povos partopreni pro okupiteco.