Katastrofo apud la Tanganika lago
HeKo 733 7-B, 28 apr 20
“Natura katastrofo okazis dum la nokto de la 17a de aprilo 2020 en urbo Uvira, sudorienta Kongolando. La superfluo de la riveroj Mulongwe kaj Kahwizi, kaŭzita de la pluvo, multe da erozio, ventego kaj disfaligo de montoj mortigis multe da personoj kaj bestoj. Multaj domoj estis malkonstruitaj ĝis nerekoneblo. Multe da materialaj difektoj.