aprilo 2022

Serbio kaj Hungario reelektas neŭtralismajn premierojn

HeKo 785 6-E, 5 apr 22

Spite al malkresko de konsento, Viktor Orban denove gajnis la baloton en Hungario, en la pasinta dimanĉo. Samtage eĉ pli firma estis la sukceso de la eliranta premiero Aleksandar Vuiĉiĉ, reelektita en Serbio. Ili ambaŭ sin esprimis pli ol prudente rilate la interslavan militon sekve de la invado en Ukrajnon. Ĉu tiu sinteno klarigas ilian sukceson?

Forta embaraso en UEA pro deklaroj el Moskvo

HeKo 785 7-A, 6 apr 22

La pekineske neŭtrala pozicio de la Universala (kies organo estas produktata en Moskvo) rilate al la milito en Ukrajno pli kaj pli embarasas ĝian membraron, kaj samtempe pruvas ke UEA ne meritas la titolon de reprezentanto de la esperantistaro. Lasta guto estas la militismaj deklaroj de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, landa asocio de UEA.

UN eksigas Rusion el la Konsilio de Homaj Rajtoj

HeKo 785 9-E, 8 apr 22

Tria baloto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Rusio pro la invado en Ukrajnon. Ĉi-foje la rezulto ne estis tiel evidenta kiel en la antaŭaj, ĉar anstataŭ centkvardeko da jesoj nur 93 sin esprimis por la eksigo de Rusio el la Konsilio de Homaj Rajtoj. Kaj anstataŭ la kutimaj kvin, Rusio trovis 24 subtenantojn, inkluzive de Popola Ĉinio.

Kiel oni eksigas paktinton el la Esperanta Civito?

HeKo 786 1-C, 9 apr 22

“NOTANTE, ke ĉiu aliĝinta asocio de UEA devas respekti tiujn celojn kaj tiun neŭtralecon kiel kondiĉo de daŭra aliĝinteco, POSTULAS konfirmon de la Estraro de REU, ke la eldiroj de ĝia prezidanto ne prezentas la starpunkton de la asocio, kaj por certeco PETAS rekonfirmon, ke REU daŭre akceptas kaj respektas la kondiĉojn de aliĝinteco, kiujn difinas la Statuto kaj Ĝenerala Regu

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.