marto 2024

Du londonanoj por la Komitato de KCE

HeKo 832 7-B, 2 mar 24

Stano Keable, aŭtenta londonano, kaj Lorena Bellotti, kiu pasigis en Londono grandan parton de sia vivo, kandidatas al la Komitato de Kultura Centro Esperantista, elektota de la ordinara Asembleo fine de marto 2024. C-ano Keable estas denaskulo, same kiel siaj du fratoj. Ankaŭ la dua filo de sen. Bellotti havas la esperantan civitanecon.

Domo ne vendita, aŭ ne vendebla?

HeKo 833 3-A, 20 mar 24

Pasis pli ol du jaroj post la decido, aprobita de la ĉefa statuta instanco, vendi la domon de la Universala en Roterdamo, sed neniu aĉetas ĝin. La nemoveblaĵo estas proponata kontraŭ 1.490.000 eŭroj, tamen destinita nur por kontoroj: por instali loĝejojn necesus uzoŝanĝo, aprobenda de la magistrato.

Novaj delegoj kaj sukcesoj en la Kapitulo

HeKo 833 4-C, 21 mar 24

En la hieraŭa kunsido de la Kapitulo la Vickonsulo anoncis la reprenon de la delego pri informado ekde aprilo 2024, kiam c-ano Alessio Giordano aktivos por LF-koop kun buralista kontrakto; li do ne plu estos Kapitulano. Samtempe aldoniĝos la responso pri la Kongresa Buroo al la delegoj atribuitaj al la vickonsulino pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco.

Nia literaturo en du konferencoj de PEN Internacia

HeKo 833 5-B, 24 mar 24

La Esperanta PEN partoprenos en la internacia konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, kiu disvolviĝos en Laponio komence de junio 2024. Niaj delegitoj, gec-anoj Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, atingos Inari kaj restos en Finnlando ĝis la mezo de junio, vizitante gekonatojn en diversaj regionoj; la reveno al Svislando okazos per flugo el Stokholmo.

Novaj prezidanto kaj sekretario por KCE

HeKo 833 7-B, 30 mar 24

Stano Keable, aŭtenta londonano, kaj Lorena Bellotti, kiu pasigis en Londono grandan parton de sia vivo, estas la novaj prezidanto kaj vicprezidantino de Kultura Centro Esperantista, elektitaj hodiaŭ de la ordinara Asembleo. C-ano Keable estas denaskulo, same kiel siaj du fratoj. Ankaŭ la dua filo de sen. Bellotti havas la esperantan civitanecon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.