La Civito plifortigas sian ĉeeston en Vikipedio
Daŭras la laboro de tradukado, reordigo kaj plibonigo de la Vikipedio-paĝoj pri la Esperanta Civito. Tiu klopodo, gvidata de la fakgrupo pri informado, celas vastigi la haveblajn informojn pri la establoj kaj instancoj de nia konsorcio en unu el la ĉefaj informkanaloj, precipe por la novaj generacioj.