11a Lingva Kolokvo de KCE: kio post la morto de TEC?

HeKo 851 6-B, 18 nov 24

Ne la unuan fojon al terminologio estos dediĉita la Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, sed la 11a, kiu disvolviĝos 1-4 majo 2025 en Ĉaŭdefono, havos sian fokuson sur aparte grava demando: Kio post la morto de Terminologia Esperanto-Centro?

Fondite en 1987 kiel instanco de la Universala, TEC ĉesis en la 2010aj, post interesa resuma libro (2013) verkita de la plej konstanta aktivulino, Wera Paintner vidvino Blanke el Germanio. Laŭ ŝi, la iniciatintoj de TEC tro supertaksis la potencialan interesiĝon de UEA kaj la efektivan kompetenton de la Akademio de Esperanto. Ĉu tial aŭ alial, la Universala ne plu volas aŭ povas revivigi sian instancon.

En la simpozio pri “Horizontoj de la nuna Esperantio” c-ino Perla Martinelli klare opiniis ke terminologia laboro pli aktualas ol tradicia institucio, por nia lingvo nuntempe.

La 11a Lingva Kolokvo klopodos respondi al la demando supre legita. Ideoj kaj sugestoj ne mankas, almenaŭ en la nova Esperantio. Informas kaj akceptas kontribuojn: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.