Afriko perdis sian "blankan patron"

HeKo 570 5-B, 21 jan 15

La afrika Esperantio perdis sian “blankan patron”: hodiaŭ en Amsterdamo subite mortis Hans Bakker (1937[1953]-2015). Laŭ lasta mesaĝo al afrikano, li informis ke “pro malsaneto kaj malforto, ni ne povis renkontiĝi”. Ankoraŭ ĉi-semajne alvenis mesaĝo de Bakker, ke “li provizore ne respondos al poŝtajoj”.

“La tuta Afriko, al kiu li dediĉis plejparton de sia vivo, ne forgesos lin, kaj ni la disĉiploj daŭre subtenos liajn revojn por Esperanto en Afriko” deklaris c-ano Prince Henry el Niĝerio. Krom la afrika agado en 1981-2001, s-ro Bakker meritas esti memorata kiel grava aktivulo de TEJO, precipe por la eksteraj rilatoj.

Lia ĉefa kunlaborantino por la afrika agado, c-ino Nelly Holevitch, jam forpasis en 2011. Ŝi speciale helpis lin por la realigo de la projekto de Institut Zamenhof en Togolando.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.