Alta protektanto fine trovita

HeKo 360 6-A, 6 jul 08

Post pluraj afablaj rifuzoj (unuavice el la reĝa nederlanda familio) fine troviĝis alta protektanto por la Universala Kongreso en Roterdamo. Malgraŭ promeso de la UEA-prezidanto Probal Dasgupta (fakte kopiita el raŭmisma vidpunkto aperinta en “Literatura Foiro” jam en 1984), ankaŭ ĉi-jare temas pri politikisto, eĉ se relative duaranga: la prezidantino de unu el la du branĉoj de la nederlanda parlamento, Gerdi A. Verbeet. “Ŝi eĉ mankas en la Vikipedio!” mire komentis esperantisto-vikipediisto, kiu kontrolis nur la esperantlingvajn paĝojn (en la anglalingva situas nur provizora biogramo, sen foto).

Gerardina Alida (Gerdi) Verbeet naskiĝis en Amsterdamo, 18 aprilo 1951. Ŝi iĝis parlamentano (socialdemokrata) unuafoje en 2001, post sepjara sperto kiel konsilisto de socialdemokrataj gvidantoj. En la nederlanda Parlamento ŝi okupiĝis precipe pri sporto, tria aĝo kaj ŝtataj pensioj. Estrino de la asembleo ŝi fariĝis en decembro 2006. Pro sia tro partieca rolo dum debato en februaro 2007, ŝi estis forte kritikata de la liberala partio.  Ekster la politiko, ne fininte siajn universitatajn studojn pri geografio, s-ino Verbeet laboris kiel instruistino.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.