Anjo Amika gastas ĉe Verdastacio

HeKo 499 9-A, 1 feb 12

Anjo Amika havis afablan inviton al tre interesa elsendo laŭ la suba ligilo, kie troveblas multaj tre interesaj programeroj en esperanto. Ŝi spektis esperantlingvan filmon: “Hitler kaj Esperanto”, ŝi aŭskultis muzikon de Kaj Tiel Plu. Estas prezentataj fabeloj por infanoj kaj estis elsendita unu kanto el ŝia repertuaro: “Ave Maria” de Bach/Gounod, kun la videofilmo, kiu troveblas ankaŭ en YouTube.

La kanto estas aŭskultebla el la kasedo “Dimanĉa koncerto”, eldonita de LF-koop

La eniro por spekti filmon, aŭskulti muzikon, estas la jena: post la eniro laŭ la ligilo, aperas sur la ekrano du eblecoj, bonvolu elekti la duan, kie per via nomo, kiel gasto, vi povas xhui la elsendojn, kiomfoje vi ŝatus.

http://1462423.videoconference.talkfusionlive.com/golive/m/iRdC2KalWKfOJONM

La redaktoro de Verdastacio estas Pavel Pavlik.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.