Aprilo alportas la numeron 328an de LF

HeKo 833 9-B, 2 apr 24

Koincide kun la printempo, la 328a numero de “Literatura Foiro” skandas la profundojn de la homa esprimo, esplorante temojn kiuj iras de historio al poezio, de muziko al teatro. Ĉiu kontribuo estas fenestro al mondoj diversaj, invito pripensi kaj aprezi la riĉecon de arto kaj penso en ĉiu kulturo.

Uverture malfermas la numeron poemo de Primo Levi, “Auskultu”, en traduko de Perla Martinelli, rememorigo pri la eventoj de la Holokaŭsto. Sekvas ĝin komuniko de la redakcio pri la aktuala, kaj ĉiama, sinteno de LF pri milito kaj humanismo.

Lirike elstaras eroj el la klasikaj poemoj de Tsangyang Gyatso, sesa Dalai-lamao, esperantigitaj de Minosun el la hana, kaj Oliver Friggieri, tradukita de Carmel Mallia, regalas la legantojn per kortuŝa adiaŭa poemo, en momento de medito pri la efemereco de la vivo. Arnaldo Fusinato, en traduko de Carlo Minnaja, nostalgie pramas nin al la morna Venecio de la Itala Releviĝo, dum Mao Zifu subtile filozofas en sia nova originala kontribuo “La festo de la maljunuloj”. Mikaelo Bronŝtejn esploras la rolon de Aleksandr Puskin kiel tradukiston, disponigante novan perspektivon pri giganto de la rusa literaturo.

Originala estas ankaŭ la prozaĵo de Nicolino Rossi, “Mobuno”, dum Maurice Druon, verve esperantigita per la plumo de Marie-France Conde Rey, raportas pri “La stranga milito de Tisto”, aventuro kiu sorĉos la legantojn de ĉiu aĝo. Perla Martinelli enkondukas kaj tradukas eron el la romano “La historio”, de Elsa Morante, potenca bildo de la postmilita Italio. Stella Meester celebras la Internacian Tagon de la Virino, meditante pri la progresoj jam faritaj kaj pri la vojo kiu ankoraŭ atendas nin ĝis genra kaj seksa egaleco; paralele, Helmi Martikainen omaĝas la virinojn gajnintajn la ĉi-jaran Nobel-premion.

Kino, teatro kaj muziko estas reprezentitaj per kontribuoj de Giorgio Silfer kaj Juan Garcia del Rio. La unua analizas la filmon “La universala teorio”, reĝisorita de Timm Krueger en 2023 kaj eseas pri Bertolt Brecht, dum la dua skizas ĉapitron de muzika historio, pri Supertramp kaj ilia epokfara albumo “Krimo de la jarcento”.

(Plan)lingvistiko ĉeestas per la artikoloj de Alessio Giordano pri la napola ĉeesto en la itala kanzonfestivalo, kaj per nova serio lanĉita de Fernando Pita pri la vivo kaj verkaro de Komenio kiel lingvisto.

La paĝoj pri packulturo kaj militliteraturo proponas komentarion de Giorgio Silfer pri “Alvoko al la diplomatoj” de Ludoviko Zamenhof, kaj fragmenton el la milita taglibro de lia frato Aleksandro Zamenhof. Perla Martinelli recenzas “La arto verki kaj traduki” (2024) de Nicolino Rossi; Julian Modest laŭdas “Dum sunsubiro” (2023) dulingvan poemaron de Ivaniĉka Maĝarova, kaj fermas la numeron superrigardo de Judit Felszeghy pri “Inés en Okcitanio” (2023) de Laure Patas d’Illiers.

Je la 55a jarkolekto, la revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). Ĉefredaktas Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano. Provekzemplero mendebla tra lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) kaj la retejo literaturafoiro.com

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.