Arcadia profitas la manaĝeradon de ekspertoj

HeKo 890 8-B, 11 okt 25

Ĵus konkludiĝis la kutima vendreda kunsido de la redakcio de Arcadia, reteja platformo originanta el la iama revuo Lingua Verde, organo de Interlingvistika Centro. La redakcianoj, kiuj pasintsemajne kunsidis en telematika ĉeesto de du profesiaj grafikistoj, en kontakto kun Lucia Copparoni, hodiaŭ interparolis pri la venontaj paŝoj por la lanĉo.

La kampanjo de financado per monkolektado startos baldaŭ laŭ taktika kaj reklama plano aŭtorita de Francesco Giuliano (ĝenerala sekretario), dum Ariela Desio mediacios inter la redakcio kaj la socireteja manaĝerino, kun kiu dum la venontaj tagoj okazos plia kunsido por strukturigi la reklaman strategion de la platformo.

La aliaj membroj de la nuntempa redakcio estas Emanuele D’Amario, Elia Calligari, Giacomo Comincini (ĉefredaktoro) kaj Alessio Giordano (direktoro), plus aliaj kunlaborantoj ne asidue partoprenantaj la kunsidojn.

Antaŭvide al tiuj ĉi defioj, ili hodiaŭ konsentis pri prokrasto de la projekto, donante al si pliajn ses monatojn da prepara laboro, kio inkluzivos pli ampleksan merkatanalizon pretigotan antaŭ la fino de la jaro kaj pliajn kunsidoj kun eskpertoj pri komunikado kaj virtuala eldonado.

Intertempe, la nova retejo, ankoraŭ ne publike vizitebla, refajniĝas laŭ siaj grafiko kaj strukturo.

— IIC-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.