La 5an de Majo 2025 ĉesos funkcii la videokonferenca servo Skype de Microsoft, post pli ol dudek jaroj da funkciado.
Multaj elektis ne sekvi la konsilon de Microsoft transiri al Teams, inter ili la instancoj de la Esperanta Civito, kiuj transiras al la servoj provizataj de svisa entrepreno. Fermo de Skajpo estos ŝanco malpliigi nian dependecon de usonaj provizantoj en geopolitike malstabilaj tempoj, kaj pli strikte apliki eŭropajn leĝojn pri datenprotektado.
Tamen Skajpo havas longan tradicion en la Civito, kaj enfermas konsiderindan parton de nia historio. En la lastaj jaroj, ĝi estis pli kaj pli uzata kiel skriba tujmesaĝilo anstataŭ videokonferencilo. Nun tiu historio riskas malaperi.
Se vi havas konton en Skajpo, antaŭ ol fermi ĝin, eksportu vian mesaĝo-historion, vizitante la retadreson go.skype.com/export. Kaj aparte la veteranoj, se vi plenumis oficojn en la Civito kaj ĝiaj establoj, konsideru la eblecon donaci vian Skajp-historion al la arĥivo de la Civito. Kontaktu la vickonsulon pri bibliotekoj kaj arĥivoj (bibliotekoj ĉe esperantio.net) por interkonsenti la donacon.
Atentu, ke teĥnike ne eblas sarki tro privatajn mesaĝojn el Skajp-arĥivoj. Tial, se vi volas donaci la vian, unue eksportu ĝin tuta por via privata arĥivo, kaj poste forviŝu ĉiujn privatajn konversaciojn laŭ interparolanto (ne eblas forviŝi apartajn mesaĝojn) antaŭ ol reeksporti ĝin por la arĥivo de la Civito. Microsoft anoncis ke kiu ne transiros al Teams ankoraŭ povos aliri Skajpon ĝis la fino de la jaro, sed kredeble tio malfaciliĝos laŭ la tempo, do ne prokrastu. Se mana forviŝado postulos tro da tempo, alternative konsideru la eblecon donaci ĝin tuta sed sub limigoj al alirebleco. Tio estas normala proceduro en donacoj de personaj arĥivoj al publika arĥivejo.
Rubeno Fernandez, vickonsulo pri bibliotekoj kaj arĥivoj