HeKo 614 5-B, 15 sep 16
La dua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto disvolviĝos en la loke fame teatro-kinejo-kafejo ABC, unu el la prestiĝaj kulturaj centroj en Ĉaŭdefono, anoncas la Facebook-paĝo de ARTE.
La teatro tute taŭgas por akcepti sesdekon da spektantoj. Ĝi estas perfekte ekipita por plej diversa scenografio kaj koreografio.
Dum la tria semajno de julio 2017 Kultura Centro Esperantista organizos la duan ARTE sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Kompare kun la unua ARTE, la programo estos aparte interesa por la junularo.
Artistoj kiuj deziras prezenti sin, muzike aŭ teatre, estas bonvenaj.