Atentu pri viaj rezido kaj ŝtataneco

HeKo 847 8-C, 8 okt 24

La civitanaro voĉdonos ĝis 15 decembro 2024, fizike aŭ perkoresponde, ĉe la adreso de la koncerna balotejo, anoncota en la speciala numero de “Heroldo de Esperanto”, laŭ la rezida areo. Kiu dezirus voĉdoni en alia balotejo, pro momenta restado en alia lando, tiu devos anonci sin ĉe la Registra Instanco antaŭ 30 novembro 2024.

Se necesas indiki la loĝlandon en ajna okazo, kaj specife en kongresa insigno, la Civitaj stabanoj povas elekti inter du variantoj: la ŝtato kie ili efektive rezidas (kaj pagas impostojn) aŭ “Esperantio”. La stabanoj ankaŭ memoru ke oni sin prezentas per la formulo “edukita en la … lingvo”, post la persona kaj familia nomo. Tiu formulo pli oportunas ol devenlando, rezidlando, ŝtataneco, etneco aŭ konfesio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.