HeKo 554 1-B, 14 mar 14
Esperanta Naturamikaro havis sian ordinaran Asembleon ĉe la Esperanto-Domo en Malago hieraŭ, sub la prezido de sen. Julio Herrero.
La Asembleo elektis la Komitaton por la periodo 2014-16: Julio Herrero, prezidanto; Herman Deceuninck, vicprezidanto; Perla Martinelli, sekretario; Milagros Abad, kasisto; kaj kvina komitatano, kiu ankoraŭ ne komunikis skribe sian akcepton. Revizoroj estas Salvador Palma kaj Giorgio Silfer.
C-anoj Deceuninck kaj Silfer reprezentos la asocion ĉe la konferenco de Naturfreunde International kiu decidos pri la progreso de nia statuso (de C al A).
ENa kunlaboros kun la loka societo “Marbordo de la Suno” kaj kun la popola universitato en Sevilo por du prelegoj pri nia lingvo, fine de aprilo 2014.