HeKo 347 4-B, 4 mar 08
Per letero adresita al la sekretario de la Esperanta PEN-Centro, sen. Ljubomir Trifonĉovski, kaj alia adresita al la revuo “Literatura Foiro”, d-ino Marjorie Boulton ĵus akceptis la kandidatigon, fare de la Esperanta PEN, al la literatura Nobel-premio. La informo pri la rezulto de la referendumo inter la legantoj de LF multe ĝojigis ŝin, kaj certe helpis al ŝia resaniĝo (ŝi konvaleskas post enhospitaliĝo).