Ĉesinta la depona rajto por Biblioteko Hodler

HeKo 813 4-C, 1 jun 23

Laŭ direktivo Giordano, kvin bibliotekoj rajtas ricevi po unu ekzemplero de ĉiu nova eldonaĵo de aŭtoro havanta la esperantan civitanecon aŭ/kaj de establo aliĝinta al la Pakto. Tiuj bibliotekoj devas respekti kelkajn precizajn normojn. Unu el tiuj kvin ne plu ekzistas kaj tial forfalas el la listo: temas pri biblioteko “Hector Hodler”, aparteninta al Universala Esperanto-Asocio.

La vickonsulo pri informado, bibliotekoj kaj arkivoj decidos ĉu proponi alian anstataŭ ĝi, eventuale la Nacian Bibliotekon en Varsovio, kies kondiĉoj devas kongrui kun la direktivo. Ankaŭ du aliaj bibliotekoj, nome la interlingvistika fako de IULM en Milano kaj CDELI en Ĉaŭdefono, ŝajnas je risko, pro nekompleta respekto de la direktivaj normoj.

Nenia problemo por Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto. Ĉiukaze, la direktivo validas en Esperantio kaj por ĝia plena apliko estas elektotaj/konfirmotaj tri institucioj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.