“La SAT-movadon forlasis multaj esperantistoj, eĉ foje tuta laborista Esperanto-asocio, kiel la nederlanda. Sekve de sia disfalo, SAT estas paralizata hodiaŭ. La fenomeno atingas la estraron. Ĝeneraliĝas iu nemovismo, eĉ nemovadismo, akceptata de notinda parto de la aktivularo. La situacio de la asocio aspektas senesperiga, senelireja” tiel publike ĵus deklaris k-ado Djémil Kessous pri la agonio de Sennacieca Asocio Tutmonda.
SAT partoprenis en la Forumoj por la Esperanta Civito, eĉ prezidis ilin per sia prezidanto Yves Peyrault en Karolovaro, kiam oni aprobis la malneton de la Konstitucio (1998), respektive per sia sekretario Kreŝo Barkoviĉ en Sabloneto, kiam oni promulgis la Konstitucian Ĉarton (2001). Se SAT estus aliĝinta al Pakto, hodiaŭ la Esperantan Civiton gvidus la Ruĝa listo; male, SAT reduktiĝis al speco de faka asocio paralela al UEA. Kial mankis la kuraĝo, kiun havis ĝia membro Kep Enderby, samtempe prezidanto de la Universala?
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
Komentoj
09a Jan 2026 Ven - 23h00
La “publika deklaro” de s-ro Kessous estis fakte artikolo en Libera Folio. Estus laŭ ĵurnalisma etiko honeste mencii la fonton de la deklaro. Sed ĉar HeKo konstante nomas Liberan Folion nordeŭropa klaĉgazeto, ĝi ne menciis la fonton de interesa kaj pripensinda artikolo. Tio ne estas serioza ĵurnalismo.
Aldonu komenton