Du aloj kaj du kandidatoj por la UEA-prezido

HeKo 707 1-A, 16 apr 19

La du diverĝaj aloj de UEA konfrontiĝas en la konkuro inter Duncan Charters kaj Fernando Maia jr, kandidatoj al la posteno de prezidanto.

La 80-jara Charters apartenas al la sama generacio, eĉ devenas el la sama medio (Brita Esperanto-Junularo) kiu produktis Sadler, Tonkin, Wells. Lin subtenas la olda gvardio, kiu strebas gardi la Centran Oficejon en Roterdamo kun burokrata centralismo, kaj forte kritikas la elirantan prezidanton Fettes.

La brazila Maia estas ankoraŭ en TEJO-aĝo: nuna estrarano de UEA, lin subtenas la samgeneracianoj, momente kuplitaj al la teamo kiu ebligis la juran sendependiĝon de TEJO.

La elekto situas inter du kontinuecoj: la bankrotanta asocio de la pasinta jarcento aŭ la fiaskinta Fettes-strategio de la nuna jarcento. Neniu el la du kandidatoj proponas konkretan projekton por savi la ruinantan barakon.

Se gajnus la usona brito, probable TEJO distanciĝus de UEA. Se gajnus la brazilano, mortus la bullerismo sed samtempe distanciĝus tiu alo kies interesojn esprimas sveda skandalisma retgazeto. Ĉiukaze la asocio riskas esti pli fendita kaj pli malforta, kaj daŭre kun enorma financa deficito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.