Morgaŭ okazos la lasta telematika lekcio de la kurso pri literaturo gvidata de d-ro Giorgio Silfer, kies unua semajno disvolviĝis en Ĉaŭdefono ĉe la Helvetia Esperanto-Domo, kaj kies dua semestro okupos per fizika alesto la semajnon 10-15 februaro 2026, per matena komuna instruado kaj posttagmeza individua profundigo, ĉe la Naturamika Esperanto-Domo: ambaŭ semestroj sub la responso de Esplora Instituto de Esperantologio en Svedio, en kies Skandinava Esperanto-Domo okazos kursoj nur ekde junio 2027.
La docento estas kontenta pro ĉi tiu unua eksperimenta kurso, pro la asidueco kaj la stdmaterialo: nur utilus pli da diligento en la hejma studado, bazita ĉefe sur “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer, unua eldono: la dua eldono probable estos adoptita por la akademia jaro 2026/27.
La eksperimenteco utilas interalie por fiksi la tempojn de la tuta studado. Probable la unu akademia jaro kovras nur kvar periodojn de nia literaturhistorio, do necesus tri efektivaj semestroj por kovri la tuton, inkluzive de aparta studo pri metriko, tropa parolo kaj simile.
Informas: institut [ĉe] esperantio [punkto] net (institut[at]esperantio[dot]net)