EKRA-2008 en Razgrado

HeKo 358 6-B, 12 jun 08

Kun la partopreno de pli ol tridek gastoj el la lando pasis la tradicia Esperantista Krea Esperanto-Renkontiĝo (EKRA) en Razgrado (Bulgario), 6-8 junio 2008, organizita de la Esperantista Kulturdomo “D-ro Ivan Kirĉev”. Dum ĝi dek novaj esperantistoj ricevis siajn diplomojn (nivelo A.1) kaj kvin pro sukcesa partopreno en paroliga kurso (nivelo A.2).

La centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio estis la temo de la prelego de c-ano Georgi Mihalkov. Kanju Kanev kaj Pavlin Boevski rakontis kaj prezentis bildojn pri la pasintjara UK en Japanio; kaj c-ino Radka Stojanova – pri la kongreso de la blindaj esperantistoj en Varno. Ekspozicio de leteroj, poŝtkartoj kaj esperantajhoj vekis la intereson de la ĉeestantoj.

Estis anoncitaj la rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso “Abritus-2008”, sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”. Ĵurio prezidata de Georgi Mihalkov aljuĝis la unuan premion por poezio al c-ano Benito Philippe (Germanio), duajn premiojn al c-ano Jaroslav Krolupper (Ĉeĥio) kaj c-ino Penka Papazova (Bulgario); trian Premion al Elena Popova (Bulgario); trian premion por humuraĵoj ricevis Zorka Vinceljak (Kroatio). Premiitaj verkoj aperos en “Literatura Foiro” kaj “Esperantista Tribuno”.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.