En Malago la inaŭgura sesio de la Parlamento

HeKo 847 2-B, 1 okt 24

Esperanta Naturamikaro organizos longan kulturan semajnfinon en Malago, 28-31 marto 2025. La Parlamento de la Esperanta Civito estas invitita inaŭguri la novan mandaton ĝuste en la lasta tago, gastante en prestiĝa sidejo.

Ne unuafoje okazus en Andaluzio nia parlamenta sesio: en oktobro 2012 ĝi koincidis kun la inaŭguro de la Esperanto-Domo, ĵus aĉetita pere de fondumo Pro Esperanto kaj nehispanaj mecenatoj, kiuj investis en Hispanio sendepende de loka, regiona aŭ landa asocio.

Alia investo en la iberia duoninsulo sen merito de loka, regiona aŭ landa asocio estas Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE), kiu atingas sian trian jaron en Costa Brava, 20-26 oktobro 2024, kaj disvolviĝos en Katalunio ankoraŭ en frua aŭtuno 2025.

La fermiteco (aŭ inerteco) de iberiaj esperanto-establoj rilate al eksteraj investoj ne koncernas nur la Civitan konsorcion: dum la lasta jardeko alies iniciatoj spertis la samon en la teritorioj de Valencio kaj de Bilbao. 

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.