ENa-misio pri eventuala investo en Katalunio

HeKo 719 3-B, 5 okt 19

La sekretario de Esperanta Naturamikaro estis akompanata ĉi-semajne dum esploro pri la ebleco organizi Naturamikan Esperanto-Semajnon en Katalunio venontjare. La esploro koncentriĝis en la provinco de Ĝirono, post antaŭaj selektaj kontaktoj, interalie kun c-ino Dolors Godoy.

Laŭ c-ino Perla Martinelli la kostoj de la infrastrukturoj surloke ne kapablas konkurenci kun tiuj en Malago, ĵus elektita kiel la eŭropa ĉefurbo 2020 de la subtenebla kaj alternativa turismo. Tial ne indas pormomente fari duan viziton.

En la opinio ne ŝajnas ludi rolon la zorgoj pro la konfuza politika situacio en Katalunio, inter la demonstracioj pro la tria datreveno de la referendumo pri la sendependiĝo de la regiono kaj la kreskanta tensio pro la atendata verdikto de la hispana tribunalo kontraŭ sendependismaj politikistoj.

La Komitato de ENa diskutos baldaŭ pri NAS kiel iniciato kadre de la Naturfreunde-jubileo kaj de la dekjariĝo de ENa, ambaŭ en 2020.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.