Esperanta Legorondo en Neŭŝatelo ĉi-aŭtune

HeKo 920 3-B, 21 sep 26

Mardon la 29an de septembro ekde 17h45 okazos la unua legorondo organizata de Kultura Centro Esperantista jam la trian jaron ĉe la multlingva biblioteko Bibliomonde en Neŭŝatelo, kies esperanta libraro kreskas de fojo al fojo.

La pontokapo de KCE en la kantona ĉefurbo ebligos unuafoje konekton por sekvi telematike la prezenton de sen. Alessio Giordano pri la verko de Ferdinand de Saussure “Kurso de ĝenerala lingvistiko”. Mag. Giordano kontribuis kun d-ino Perla Martinelli al la reviziado de la traduko, farita de prof. Fernando Pita.

La libro enhavas ankaŭ unikan glosaron; ĝi estas referenca verko por la lingvistikaj kursoj ĉe Esplora Instituto de Esperantologio.

La dua legorondo estas kunvokita al Bibliomonde por la 26a de oktobro. Informas kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

— KCE-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.