HeKo 667 1-B, 7 dec 17
Esperanta Naturamikaro celebros la Tagon de la Esperanta Kulturo 15 decembro 2017 per agrabla spagetumo ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio. La postan tagon la prezidanto de ENa gvidos ekskurson al Torrox, kie oni festos la tridekan datrevenon de la starigo de Esperanto-Strato.
Inter la invititoj, la konata ekologiisto Wolfgang Günther el Germanio proponas dokumenton pri “Sociologie daŭripova dimensio de Esperanto”. Ĝi estas principe adresita al la Universala Kongreso en Lisbono, kiel kontribuo kadre de la kongresa ĉeftemo.
Kvankam d-ro Günther ne estas naturamiko, ENa aprezas lian analizan strebon kaj diskutos pri lia dokumento okaze de sia Zamenhofa festo.
Por aliĝi al ENa eblas kontakti rekte la asocion: naturamik ĉe esperantio.net