Esperanto ĉe ALTE-laborgrupoj

HeKo 403 5-B, 17 sep 09

Esperanto estas daŭre reprezentata fare de Kultura Centro Esperantista ĉe la konstantaj laborgrupoj de ALTE, Asocio por LingvoTestistoj en Eŭropo. La kunsidojn en Berlino ĵus partoprenis sen. Giorgio Silfer, nome de KCE: li estas specife aktiva en du laborgrupoj kiuj okupiĝas pri lingvoj kaj migrintoj. Neniu alia, krom la KCE-delegito, reprezentas tie nian lingvon.

La ĉefa laborgrupo pri lingvo kaj migrintoj atingis plian etapon ĝuste en Berlino, ĵus kunveninte prepare al la morgaŭa konferenco pri “Lingvo kaj integrado”, organizita de Goethe Institut, kiu en ALTE reprezentas la germanan lingvon. Post la memuaro preparita de la laborgrupo (legebla en la retpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo), ALTE faros la punkton pri la situacio kaj per internaj resursoj kaj per eksteraj gastoj.

Inter la unuaj estas aparte rimarkindaj Piet van Avermaet (universitato de Gento), Nick Saville (Cambridge ESOL) kaj Henk Kuijper (Cito, Centra Instituto por Testoevoluigo). Inter la duaj estas menciinda Philia Thalgott, de la Konsilio de Eŭropo. La tutan konferencon kunordigas Mikaela Perlmann-Balme.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.