Esperanto-Domo de KCE fermita dum du monatoj

HeKo 780 8-B, 3 feb 22

Kultura Centro Esperantista komunikas ke dum februaro kaj marto 2022 la Esperanto-Domo en Svislando estos fermita pro flegaj internaj laboroj. La kontoroj daŭre funkcios, sed neniu rajtos tranoktadi en la kvaretaĝa konstruo. Por la stabanoj funkcios la kuirejo, sur la terasa etaĝo.

La Domo malfermos la pordon al la publiko okaze de la Lingva Kolokvo, koincide kun Pasko, meze de aprilo. Danke al la solidareco kadre de la Pakto por la Esperanta Civito, la stabanoj povas tranoktadi en apartamentoj de LF-koop aŭ de lokaj geamikoj.

Inter la stabanoj estas c-ano Giorgio Silfer, reveninta el Burundio, kie li ĵus realigis la mebligon de la Tanganika Esperanto-Domo kaj gvidis la 8an Afrikan Esperantologia Staĝon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.