FEM festos literature la Okan de Marto

HeKo 728 5-B, 26 feb 20

Feminisma Esperanta Movado kaj Esperanta PEN-Centro celebros la Okan de Marto okaze de literatura kafejo, organizita en la naturamika Esperanto-Domo de Andaluzio, en Malago. Tie, 9 marto 2020, s-ino Guadalupe Partido kaj c-ano Giorgio Silfer interpretos la rakonton “Diario de dos días” (Dudiurna taglibro).

La rakonto, el la novelaro de Giorgio Silfer “La casa del enterrador”, estas adresita al neesperantista publiko. Kvankam fikciaĵo, ĝi esploras la situacion de la virino en la Eŭropo de la jaroj 1990aj. La situacio ne multe ŝanĝiĝis intertempe, krom kresko de senlaboreco por la virinoj mem.

La literaturan kafejon ĉeestos diversaj lokaj verkistoj kaj intelektuloj, andaluzaj, salamankaj kaj madridaj gaĝoj, geamikoj de la aŭtoro kiu, du tagojn poste, fermos sian restadon en Hispanio, krom eventuala revizito en aŭtuno 2020.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.