FEM invitita al la eŭropa konferenco de IKV

HeKo 590 4-B, 14 jan 16

S-ino Cosima Schenk, prezidanto de la eŭropa federacio de Internacia Konsilio de Virinoj, esprimis sian aprezon pro la ĵusa deklaro de Feminisma Esperanta Movado kaj invitis delegacion de FEM oficiale partopreni en la eŭropa konferenco de IKV, okazonta en Moskvo dum majo 2016. FEM pozitive respondis, kaj estos reprezentata almenaŭ de c-ino Perla Martinelli.

Aprezo pri la deklaro venis el multaj naciaj konsilioj de IKV, kaj en Eŭropo kaj en Azio. La Esperantianinoj kapablas doni konstruan kontribuon al la politika debato ene de la feminisma mondo.

Pli singarda la taktiko de Esperanta PEN-Centro, kiu ne subskribis lastatempan alvokon de PEN Internacia pri “Charlie Hebdo”, kaj intencas malfermi internan debaton pri la proceduro por tiaj iniciatoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.