Fondita en Afriko Islama Esperanta Klubo

HeKo 668 1-C, 19 dec 17

Dek du junaj gemuzulmanoj en Buĵumburo fondis hodiaŭ la neprofitcelan asocion “Islama Esperanta Klubo / Cercle espérantien islamique”, per asembleo kiu aprobis la statuton kaj elektis konsilion kaj revizorojn (interalie virinon).

Esperanton instruis al ĉiuj en malfacilaj cirkonstancoj (nur unu manlibro por ĉiuj kaj neniu vortaro) la samaĝa c-ano Abbasi Shaban. Bonŝance la malgranda klasĉambro de la korana lernejo estas afable disponigata de la lernejestro. Aliĝinte al la Pakto por la Esperanta Civito, IEK tuj ekricevos didaktikan materialon donace.

La nova establo havas transnacian karakteron: ĝi akceptas esperantlingvajn islamanojn el la tuta mondo.

“Ĉi tiuj entuziasmaj gejunuloj ne estas la unuaj islamanoj kiuj petas la esperantan civitanecon: c-ano Al-Amily estus feliĉa, se li ankoraŭ vivus” komentarias sen. Giorgio Silfer, kiu helpis al IEK kiel jura konsilisto.

Inter la celoj de IEK estas valorigi la islaman civilizon per kontribuoj al la esperanta kulturo: estos tre interese vidi kiel, kaj laŭ la fruktoj de sia laboro IEK iĝos pli kaj pli subteninda, ankaŭ de nekredantoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.