Forpasis civitano Gyorgy Nanovfszky

HeKo 768 7-C, 10 aŭg 21

Hodiaŭ forpasis en Budapeŝto d-ro Gyorgy Nanovfszky (1942[1959]-2021), kies patrino dum certa tempo estis la dojeno de la hungara esperantistaro. Li aktivis per esperanto ekde sia junaĝo, interalie rolante en unika surscenigo de “Sonĝe sub pomarbo” de Julio Baghy. Doktoro pri lingvoj (kun specifa kompetento pri la indonezia), li entreprenis diplomatian karieron, kiu kondukis lin al Ĝenevo kiel funkciulon ĉe UN, kaj poste al Singapuro kaj Moskvo kiel ambasadoron.

C-ano Nanovfszky prezidis la unuan forumon por la Esperanta Civito en Ĉaŭdefono, 1998: li mortis ĝuste en la 23a datreveno de la Pakto. Li estis elektita al la Kortumo kaj prezidis Fajszi Amikan Rondon, estante aktiva ankaŭ por Esperanta PEN-Centro kaj la orienta legacio de la Civito. Dum kelkaj jaroj li ĉefredaktis la revuon de LF-koop “Planlingvistiko”.

Li longe prezidis Hungarian Esperanto-Asocio kaj (post relative longa atendo) Universala Esperanto-Asocio nomis lin “honora membro”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.