Forpasis civitano István Nemere

HeKo 851 4-C, 16 nov 24

Hieraŭ forpasis c-ano István Nemere (1944[1962]-2024), grava romanisto kaj novelisto, la plej ofte (kvarfoje) gajninta la premion “La Verko de la Jaro”, kunfondinto kaj dum dek du jaroj prezidanto de Esperanta PEN-Centro, kunvokinto de la unua forumo el kiu fontis la Pakto por la Esperanta Civito, kies parlamentano li estis dum la unua mandato, kaj membro de ties Lingva Komitato ĝis nun.

En la 1960aj Nemere estis unu el la plej aktivaj denaskistoj, kiel organizanto de la unuaj Renkontiĝoj de Esperanto-Familioj kaj patro de denaska esperantistino.

Profunde kondolencas la redakcio de “Literatura Foiro”, la eldonejo LF-koop, Esperanta PEN-Centro, Fajszi Amika Rondo, la Lingva Komitato de Esperantio, la Konsulo kaj la Vickonsulo nome de la Esperanta Civito.

Eblas mendi ĉiujn esperanto-verkojn de c-ano Nemere ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Komentoj

Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer

István honoris nin per sia amikeco ekde la unua renkonto. Ni ofte kunestis, en Hungario, Pollando kaj Svislando, konis ankaŭ liajn tiamajn edzinojn. Agrable estis konversacii pri literaturo kaj ŝakludi sur teraso de lia domo en Strigonio. Kun “Literatura Foiro” li kunlaboris ekde la komenco: lia poemo “Se mi mortos” estis premiita ĉe la Patrolkonkurso 1971. Ni kondolencas al lia nuna vidvino.

Civitano Hubert Michael Schweizer, Dresdeno (Germanio)

Dankon! Vere grava forpaso, tamen vivdaŭra memoro!

Mi konas lian kontribuon por ESPERANTO ekde meze de la 1970aj jaroj, ekde kiam mi ricevis HEROLDON. Jam lia nomo min magie fascinis: István Nemere. Ripozu en paco!

 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.