Granda donaco por Afrika Esperanto-Instituto

HeKo 763 7-B, 15 maj 21

La civita biblioteko de insulo Olerono en Francio ricevis ses skatolojn da libroj, diskoj kaj kasedoj, herede de iu s-ro Angot. La biblioteko tamen rifuzis ilin, oficiale pro spacomanko, kaj bonŝance kontaktis la prezidantinon de Esperanto-Charento, antaŭ ol detrui ilin. Sen. Marie-France Conde Rey persone veturis al la Atlantiko kaj savis la trezoreton.

Pri eta trezoro temas, ĉar la forpasinto testamentis sufiĉe valorajn, bone selektitajn titolojn. La paktinta establo Esperanto-Charento donacas tiun trezoreton al la paktinta establo Afrika Esperanto-Instituto. La transnacia solidareco kadre de la Esperanta Civito bone funkcias.

La libraro kaj cetero atingos Buĵumburon ankoraŭ ĉi-jare: AEI jam alvokis por lokaj helpontoj en la katalogado. Samtempe AEI estis informita ke la Civila Esperanta Servo mobilizis pliajn deĵorontojn el Eŭropo, post la nuna misio de sen. Tihomir Lovriĉ, baldaŭ revenonta al Kroatio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.