Heroldo de Esperanto 2100: plia etapo

HeKo 324 4-B, 22 feb 07

2100 numeroj ekde aprilo 1920, el kiuj 169 (8%) produktitaj de LF-koop dum jardeko. “Heroldo de Esperanto” estas la plej antikva informa organo pri la esperanta mondo, kaj la sola internacia (se escepti la monatan revuon “La Ondo de Esperanto”) kiuj informadas ne nur pri unu esperanto-movado, sed pri ĉiuj.

La dua numero en 2007 dediĉas tutan paĝon al la kompilaĵo de zamenhofaj verkoj “Mi estas homo”, realigita de Aleksander Korĵenkov, pro longa, detala, entuziasma recenzo de Francisko Degoul. Kompense, multaj novaĵoj el kvar kontinentoj plenigas la ceterajn paĝojn.

En la unua, la ĉefartikolo estas dediĉita al Abbé Pierre, kun originala komparo de Giorgio Silfer inter la strategio de tiu moderna apostolo kaj la finvenkismo. La legantojn regalas raporto de Dieter Rooke pri la Monda Socia Forumo, kiun li ĵus partoprenis kiel delegito de la Esperanta Civito. Rilatoj kun Eŭropa Unio, kampanjoj pri pac-Nobelo al UEA kaj kontraŭ mortopuno okupas la apudajn kolumnojn. Daŭre eferveskas la humuro pri nia mondo, per la vinjetoj de Giancarlo Mangini.

“Heroldo de Esperanto” estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. Kunredaktoroj Giorgio Silfer kaj Dieter Rooke. Provekzemplero mendebla tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.